Friday 20 February 2009

Ĉiuj Amas Esperanton, Ĉu Ne?


Foto akreditas al : bewinca

Hieraǔ mi parolis telefone kun afabla virino. Dum la parolado ŝi menciis, ke ŝi estas lingvisto. Ha! Mi pensis, ke mi parolu al ŝi pri Esperanto. Tuj kiam mi diris la vorton 'Esperanto', ŝi diris ke Esperanto estas senvalora lingvo, kiun neniu parolas. Laǔ ŝi, Esperanto ne estas reala lingvo kaj ĝi tute mankas kulturon.

Bedaǔrinde, ŝi ne volis aǔskulti al mia vidpunkto, tial mi ne plue parolis pri Esperanto kun ŝi. La antaǔjuĝo estas venenega afero.

Thursday 19 February 2009

Skajpo







Mi ŝatas Skajpo kaj uzas ĝin por parolas kun geamikoj kaj familio. Tamen la retotelefonado per Skajpo ne estas tre fidinda. Se oni volas paroli kun iu, kiu estas malproksima, la konekto ofte perdiĝas kaj estas malfruiĝo antaǔ oni povas aǔdiĝi. Se oni volas ekzerci Esperanton, mi opinias, ke Skajpo ne estas taǔga por internacia parolado.

Friday 13 February 2009

Pasporto Al La Tuta Mondo

Mi trovis la bonegan DVD-kurson "Pasporto Al La Tuta Mondo" en YouTube (Dankon al Masoris). Se vi estas komencanto de Esperanto aǔ vi volas plibonigi vian esperantlingvan scion, tiu ĉi kurso povas helpi vin.

Saturday 7 February 2009

Kial Mi Tre Ŝatas Esperanton?

Mi ne parolas la polan, sed nun mi povas korespondi esperante kun polo kiu ne parolas la anglan. Mirinde!