Friday 20 February 2009

Ĉiuj Amas Esperanton, Ĉu Ne?


Foto akreditas al : bewinca

Hieraǔ mi parolis telefone kun afabla virino. Dum la parolado ŝi menciis, ke ŝi estas lingvisto. Ha! Mi pensis, ke mi parolu al ŝi pri Esperanto. Tuj kiam mi diris la vorton 'Esperanto', ŝi diris ke Esperanto estas senvalora lingvo, kiun neniu parolas. Laǔ ŝi, Esperanto ne estas reala lingvo kaj ĝi tute mankas kulturon.

Bedaǔrinde, ŝi ne volis aǔskulti al mia vidpunkto, tial mi ne plue parolis pri Esperanto kun ŝi. La antaǔjuĝo estas venenega afero.

Thursday 19 February 2009

Skajpo







Mi ŝatas Skajpo kaj uzas ĝin por parolas kun geamikoj kaj familio. Tamen la retotelefonado per Skajpo ne estas tre fidinda. Se oni volas paroli kun iu, kiu estas malproksima, la konekto ofte perdiĝas kaj estas malfruiĝo antaǔ oni povas aǔdiĝi. Se oni volas ekzerci Esperanton, mi opinias, ke Skajpo ne estas taǔga por internacia parolado.

Friday 13 February 2009

Pasporto Al La Tuta Mondo

Mi trovis la bonegan DVD-kurson "Pasporto Al La Tuta Mondo" en YouTube (Dankon al Masoris). Se vi estas komencanto de Esperanto aǔ vi volas plibonigi vian esperantlingvan scion, tiu ĉi kurso povas helpi vin.

Saturday 7 February 2009

Kial Mi Tre Ŝatas Esperanton?

Mi ne parolas la polan, sed nun mi povas korespondi esperante kun polo kiu ne parolas la anglan. Mirinde!

Friday 30 January 2009

Cxu Mi Estas Jam Esperantisto?

Mi estas tre ĝoja, ĉar lastatempe mi fariĝis membro de la Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj hodiaǔ mi ricevis mian pakon da informoj. Nun mi povas pli facile kontakti lokajn esperantistojn kaj grupojn. Mi ankaǔ ricevis multajn informojn pri Esperantaj kursoj kaj okazaĵoj. Mi ŝatus iri al somera festivalo en Barlastono, sed mi ne scias se mi havos sufiĉe monon.

Ankaǔ mi havis iom da bonŝanco ĉe mia loka biblioteko. Mi serĉis libron pri Esperanto kaj trovis unu kurson de E-o nomiĝas 'Teach Yourself Esperanto'. Estas bonega kurso, kvankam ĝi estas eldoninta je 1987. Pro tiu ĉi ĝia vortaro ne estas aktuala.

Ĉi-matene mi aǔskultis al Radio Havano Kubo. Estis tre bona, precipe ĉar la prezentistoj parolis sufiĉe malrapide por komprenigas min.

Estis fruktodonaj du semajnoj.

Friday 16 January 2009

Falsaj Amikoj

Estas esperantvortoj kiuj aspektas simile al vortoj en naciaj lingvoj, sed havas malsamajn signifojn. Jen listo de falsaj amikoj en Vikipedio.

Thursday 15 January 2009

Bonaspekta Porko


Porko povas porti lipbastoneton, tamen ĝi ankoraǔ estas porko !

Wednesday 14 January 2009

Radio en Esperanto

Se oni volas lerni novan lingvon, oni devas aǔskulti ĝin. Mi ĉiutage aǔskultas Polskie Radio. Komence mi ne multe komprenis, sed laǔgrade mi komprenas pli kaj pli.

Monday 12 January 2009

Motown Kvindeka Datreveno

Hodiaǔ estas la kvindeka datreveno de la usona disketikedo, Motown.

Sunday 11 January 2009

Dankon Donald Harlow!

Mia unua blogopoŝto de la novjaro koncernas la retskribojn de Donald Harlow. Don estis eminenta Esperantano kiu mortis en 2008, sed bonŝance li lasis iom da utilegaj skriboj sur la interreto. Se vi volas lerni pli, sekvu ĉi tiun ligilon.