Friday 30 January 2009

Cxu Mi Estas Jam Esperantisto?

Mi estas tre ĝoja, ĉar lastatempe mi fariĝis membro de la Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj hodiaǔ mi ricevis mian pakon da informoj. Nun mi povas pli facile kontakti lokajn esperantistojn kaj grupojn. Mi ankaǔ ricevis multajn informojn pri Esperantaj kursoj kaj okazaĵoj. Mi ŝatus iri al somera festivalo en Barlastono, sed mi ne scias se mi havos sufiĉe monon.

Ankaǔ mi havis iom da bonŝanco ĉe mia loka biblioteko. Mi serĉis libron pri Esperanto kaj trovis unu kurson de E-o nomiĝas 'Teach Yourself Esperanto'. Estas bonega kurso, kvankam ĝi estas eldoninta je 1987. Pro tiu ĉi ĝia vortaro ne estas aktuala.

Ĉi-matene mi aǔskultis al Radio Havano Kubo. Estis tre bona, precipe ĉar la prezentistoj parolis sufiĉe malrapide por komprenigas min.

Estis fruktodonaj du semajnoj.

1 comment:

John Wells said...

Bonvenon al EAB!

John Wells (Prezidanto)