Friday 20 February 2009

Ĉiuj Amas Esperanton, Ĉu Ne?


Foto akreditas al : bewinca

Hieraǔ mi parolis telefone kun afabla virino. Dum la parolado ŝi menciis, ke ŝi estas lingvisto. Ha! Mi pensis, ke mi parolu al ŝi pri Esperanto. Tuj kiam mi diris la vorton 'Esperanto', ŝi diris ke Esperanto estas senvalora lingvo, kiun neniu parolas. Laǔ ŝi, Esperanto ne estas reala lingvo kaj ĝi tute mankas kulturon.

Bedaǔrinde, ŝi ne volis aǔskulti al mia vidpunkto, tial mi ne plue parolis pri Esperanto kun ŝi. La antaǔjuĝo estas venenega afero.

5 comments:

flamafloro said...

Mi amas Esperanton ;)

Novatago said...

Bedaŭrinde tio okazas al preskaŭ la plimulto el la uloj, kiuj aŭdis unue la vorton Esperanton kaj poste la vorton Interreton. Nu, ĝi estas ilia problemo.

Pasintece, por ŝajni klera, oni devis diri tiajn stultaĵojn.

La Grafo said...

Afabla virino…
Eble, sed ŝia antaǔjuĝo faras min pesimisto relate al ŝia afableco. Ja antaŭjuĝo estas vivmaniero en ĉio!

vgf2s32d said...

Very good share ~ message support
..................................................

Trikada said...

Esperanto ne estas senvalora, laŭ mi, ĝi estas la plej valora, mi uzas ĝin kun granda plezuro.